Leciono 1: Simplaj frazoj

Lernindaj vortoj

Substantivoj kaj pronomoj Verboj/adjektivoj
jan - homo, ulo; iu, iu ajn; oni
mi - mi
sina - vi (unu persono)
moku - manĝaĵo
suno - suno; lumo
telo - akvo, likvaĵo
moku - manĝi, trinki
pona - bona, simpla; ripari, korekti, bonigi
suli - granda; alta; longa; grava; aĝa

Partikulo
li - Dividas subjekton de sia verbo (vidu sube)

Frazoj kun subjekto misina

En Tokipono ne ekzistas ligan verbon esti, nek ekzistas distingo inter verboj kaj adjektivoj. Fleksio ne okazas.

La multsignifeco kaj nebuleco de Tokipono

Plejmultaj vortoj en Tokipono havas vastan gamon de signifoj, kiujn distingas Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. En la glosoj supre ni notis ke suli povas signifi "alta", "grava", aŭ ... Tiel estas. La parolanto de Tokipono devas atenti la plej bazajn aferojn de vivo, kaj ne tro zorgi pri negravaj detaloj.

Ĉar mankas fleksio en Tokipono, la vortoj ne en si mem indikas ununombrecon aŭ plurnombreco. Do, jan povas signifi aŭ "homo" aŭ "homoj" (krom siaj pronomaj signifoj). (Se oni volas specifigi, oni povas aldoni nombran aŭ kvantan vorton.)

La "verbo"

La duan parton de frazo en Tokipono oni ĝenerale komprenas kiel "verbo" aŭ "adjektivo", sed ĝi ankaŭ povas esti substantivo (kun "esti" komprenata). La kunteksto montras kio estas la pli probabla signifo.

La "verboj" ne fleksias laŭ tempo, aspekto, modo ktp. Certajn modojn oni povas montri per helpoverboj, kaj tempojn kaj aspektojn oni povas montri per adverbaj subfrazoj; postaj lecionoj klarigos tion. En simplaj frazoj, ĝenerale la nuntempo aŭ pastinteco estas komprenata, laŭ kunteksto.

Frazoj kun alia subjekto ol misina

Se la subjekto estas io ajn alia ol misina, oni devas dividi la subjekton de la verbon/adjektivon per la partikulo li. Longaj frazoj povus esti (eĉ pli) ambiguaj, se tiu partikulo ne dividus la frazpartojn tiel.

Oni ĝenerale metas "li" tuj antaŭ la verbo de la frazo, por indiki, ke ĝi estas verbo (kiel oni uzas la finaĵojn "-i, -as, -is, -os" en Esperanto). Sed, se la subjekto estas simple "mi" aŭ "sina", oni povas (kaj devas) forlasi la partikulon "li".

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.
Homoj estas bonaj.
Mi manĝas.
Vi estas alta.
Akvo estas simpla.
La lago estas granda.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.
suno li suli.
mi suli.
jan li moku.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29