Baza Lecionaro de Tokipono

Tokipono (sialingve: toki pona) estas planlingvo (aŭ arta lingvo) farita de Sonja Elen KISA, kaj publikigita ekde 2001. Ĝi estas modelita laŭ la filozofio Daoismo, do intence tre simpla kaj malkomplika fonologie, gramatike, kaj semantike. Ĝi estas plaĉa lingvo kaj multe pli facile ol eĉ Esperanto, tamen ankaŭ malpli esprimiva kaj fleksebla. La vortaro havas nur 118 fiksformajn vortojn, kaj la vortordo estas strikte fiksita.

Tokiponon parolas nur kelkdek homoj. Oni povus diri, ke ĝi estas projekto en procezo iĝi vivanta lingvo, kiel Esperanto estis de 1887 ĝis ĉ. 1905. Ekzistas vigla retpoŝta listo en kaj pri Tokipono, IRC babilejo, kaj pluraj retejoj kun tekstoj (plejparte tradukitaj, kelkaj originalaj).

Legu pli pri ĝi en ĉi tiu Vikipedia artikolo. La oficiala retejo tokipona.org estas dulingva, en Esperanto kaj la angla. Tie estas vortaroj kaj ekzemplaj frazoj, sed ne (je 8/2004) lecionoj.

Mi ekfaris ĉi tiujn lecionojn kiel traduko de la anglalingvaj lecionoj de jan Pije, sed ili iĝas pli reverko ol traduko. Tamen, mi ŝuldas multon al jan Pije. Por lecionoj en aliaj lingvoj, vidu la ligilojn en mia paĝo pri Tokipono.


Laste ĝisdatigita julio 2006

Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
My English-language homepage