Leciono 9: pi

Lernindaj vortoj

pi - partikulo, pli-malpli "de"

kalama - sono, bruo; brui, soni, ludi muzikilon
kulupu - grupo, komunumo, socio
nasin - vojo, ŝoseo; metodo; pensmaniero, doktrino

pi

pi estas unu el la plej tiklaj gramatikaĵoj de Tokipono. Ĝia manko aŭ fuŝuzo povas konfuzige ŝanĝi la signifon de frazo. Do, zorgu pri la subaj ekzemploj, kaj ne tro fidu mian simpligan gloson "de" supre. Se vi havas demandojn, retpoŝtu al mi, aŭ demandu en la Yahoo! listgrupo.

Oni uzas pi por dividi kompleksan adjektivon, aŭ substantivan sintagmon uzatan kiel modifilo, de la modifata substantivo. Tio evitas certan ambiguecon kaj fuŝecon. Komparu jenajn frazojn: [memoru: tomo telo = necesejo aŭ banejo, kaj telo nasa = alkoholaĵo]

En la unua frazo, telo modifas tomo, kaj nasa modifas la kunmeton tomo telo. En la dua frazo, pro la intermetiĝo de pi, nasa modifas telo, kaj tiu kunmeto modifas la kapvorton tomo.

Jen pliaj ekzemploj:

Jen ekzemploj, kiuj n vi antaŭe vidis en leciono 5:

La kunmetaj adjektivoj kiel pona lukin ne povas modifi substantivon sen intermetita pi.

pi ankaŭ gravas rilate al propraj nomoj (de landoj, homoj, ktp) ĉar tiuj ĉiam havas almenaŭ du vortojn. Oni metas mi, sina, ona rekte post modifita substantivo por poseda/genitiva uzo; sed por persona nomo oni devas uzi pi.

Ankaŭ, se oni uzas multenombran pronomon (mi mute, ktp) en genitiva pozicio, oni devas uzi pi.

Ankaŭ ĉe neigita adjektivo kun ala oni devas uzi pi.

Tipaj eraroj

pi oni glosas kiel "de", sed ĝi ĉiam uziĝas nur kiam estas komplemento de pli ol unu vorto. Por traduki la esperantan "de", ofte oni simple tokiponigas ties komplementon adjektive; aŭ, kie ĝi temas pri deveno, oni tradukas ĝin per tan.

Diversaj vortoj

kalama

kalama memstare signifas "sono" aŭ "bruo".

kalama musi (arta sono) signifas "muziko", "kanto", aŭ "muzikaĵo".

nasin

Ĉi tiun vorton oni uzas kun seme por demandi "kiel?"

Kun ni ĝi signifas "tiel" aŭ "ĉi tiel".

e kaj lon kiel "pri"

Ne estas ĝenerala konsento inter la tokiponistoj pri kiel esprimi teman komplementon, kiel oni faras en Esperanto per la prepozicio "pri". Kelkaj emas uzi e por fari la temon rekta objekto. Aliaj uzas lon. Ĝenerale, ambaŭ validas kiam la temo ne povas konfuziĝi kun loko.

Mi rekomendas e ĉar ĝi ne povas kaŭzi konfuzon, kiel lon en la lastaj ekzemploj supre. Tamen, jan Sonja (la inventinto de Tokipono) rekomendas lon, kaj ĝi nur malofte estus vere ambigua. Vi devas preti kompreni ambaŭ. Se oni uzas e por indiki temon de toki, oni devus glosi toki ankaŭ kiel "priparoli", krom "paroli" kaj "diri".

Por detaloj, vidu la mesaĝaron kiu komenciĝas ĉi tie.

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

La infano de Keli estas amuza.

Mi estas Tokiponano.

Ŝi estas bona muzikisto.

La ŝipestro manĝas.

Miaŭ.

La muziko de Esperanto Desperado estas bona.

Kiuj homoj el ĉi tiu grupo gravas?

Nia domo estas malorda.

Kiel ŝi faris tion?

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

kili pi jan Linta li ike.

len pi jan Susana li jaki.

mi sona ala e nimi pi ona mute.

mi wile ala toki lon kalama musi.

mi wile toki e meli.

sina pakala e ilo kepeken nasin seme?

jan Wasintan li jan lawa pona pi ma Mewika.

wile pi jan ike li pakala e ijo.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29