Leciono 8: Demandoj per seme

Lernindaj vortoj

olin - ami (homojn)
seme - kiu? kio? ki-?
sin - nova, plia, alia, kroma
supa - meblo
suwi - dolĉa, ĉarma; kuko, dolĉaĵo

Malfermaj demandoj (kiu? kial? kie? ktp) per seme

En leciono 6, ni lernis fari ĉu-demandojn per verbo + ala + verbo. Por malfermaj demandoj, oni uzas la partikulon seme, kiu korespondas al la esperanta "kio?" (nur demande, ne relative) aŭ al la elemento "ki-" en "kiu?, kie? kial? kiam?" ktp. seme sekvas la pridemandita vorto, aŭ staras sole por tute malferma "kio?"

La frazparto kun seme konservas sian pozicion (komenca, meza, fina) laŭ sia rolo; ĝi ne iras al la antaŭo de la frazo, kiel "ki-" vorto en Esperanto.

Por kontroli la ĝustecon de via seme-demando, refrazu ĝin kiel aserta diro kun ni. Se la rezulto ne estas senchava, verŝajne vi misordigis la vortojn.

Diversaj vortoj kaj iliaj uzoj

Vi jam finis pli ol duonon de la kurso, kaj vi lernis preskaŭ la tuta gramatiko. Restas tamen kelkdek vortoj kiujn ni devas enkonduki, kaj en postaj lecionoj du pliaj eroj de gramatiko.

supa

Ĉi tiu vorto indikas ian ajn platan horizontan supraĵon, sed ĉefe signifas meblojn kun tia supraĵo, inkluzive seĝo, tablo, aŭ sofo. supa lape (dormo-meblo) estas lito.

suwi

Tiu signifas "ĉarma" (de beboj, mambestoj, ktp.) kaj "dolĉa" (de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj), aŭ "dolĉaĵo" (sed ne "ĉarmulo").

sin

Ĉi tiu vorto preskaŭ ĉiam uziĝas adjektive; ĝi ĉefe signifas "kroma", "alia", aŭ "plia". Ĝi povas ankaŭ signifi "nova".

olin

Ĉi tiu vorto signifas "ami"; oni uzas ĝin nur ĉe homoj (aŭ Dio, k.s.). Por ŝato/ameto al senvivaj estaĵoj, uzu pona kiel la esperanta "plaĉi".

Por bestoj, estas nebula afero -- mi supozas, ke vi rajtas uzi unu aŭ ambaŭ ĉe bestoj.

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

Kion vi volas fari?

Kiu amas vin?

Ĉu tio estas dolĉa?

Ĉu pliaj homoj venos?

Donu al mi bonbonon!

Kiu estas tie?

Kiu insekto pikis vin?

Kun kiu vi iris?

Li ŝatas manĝi.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

jan Ken o, mi olin e sina.

ni li jan seme?

sina lon seme?

mi lon tan seme?

jan seme li meli sina?

sina tawa ma tomo tan seme?

sina wile tawa ma seme?



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/30