Leciono 3: Adjektivoj, adverboj, substantivaj kunmetoj

Lernindaj vortoj

ike - malbona, komplika
jaki - aĉa, feĉa; rubaĵo
lawa - kapo; ĉefa; estri, gvidi
len - vesti, vesto
lili - eta, malgranda; malmulta
mute - multa; multe; tre

nasa - freneza, stulta, stranga
seli - varma
sewi - alta; sankta; ĉielo
tomo - domo, konstruaĵo
utala - batalo, milito, lukto

Substantivaj kunmetoj

Ĉar Tokipono havas nur malmulte da bazaj vortoj, ĝi uzas, por esprimi multajn ideojn, kunmetajn sintagmojn iom similajn al la kunmetaj vortoj de Esperanto. Tamen, la bazaj vortoj restas apartaj: en skribo oni ankoraŭ metas spacon inter ili, kaj parole oni same akcentas la unuan silabon de ĉiu vorto. Kelkaj el tiuj sintagmoj estas memklaraj, aliaj estas iom idiotismaj.

Adjektivoj

Adjektivo ĉiam sekvas la modifatan substantivon. Tio estas la malo de la regulo por vortfarado en Esperanto, kie la ĉefa radiko staras lasta kaj oni aldonas modifajn radikojn antaŭe.

Kiam du aŭ pli da adjektivoj modifas substantivon, zorgu pri la ordo. ni kaj mute preskaŭ ĉiam metiĝas fine de substantiva sintagmo.

Jen kelkaj iom idiotismaj adjektivaj kunmetoj.

La adjektivajn kunmetojn oni povas simple uzi kiel predikato post li (aŭ sen tio kun misina), sed por uzi ilin ene de substantiva sintagmo, oni bezonas la partikulon pi, kies uzon mi klarigos detale en leciono 9.

Jen pli da substantivaj kunmetoj:

Plurnombraj kaj Posedaj Pronomoj

La plurnombrajn pronomojn oni formas per la ununombraj pronomoj plus mute:

Por uzi pronomon posedan/genetivan (kiel "mia", "via" ktp.), metu la pronomon post la substantivo kiel ia ajn adjektivo. Certaj substantivoj havas similan genetivan sencon en adjektiva pozicio.

Adverboj

Adverboj simple sekvas la modifitan verbon.

Ekzercoj

Jen poemo de jan Pije. Traduku ĝin, kaj kontrolu vian tradukon per la listiloj.

mi jo e kili.
ona li pona li lili.
mi moku lili e kili lili.

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.
La estro trinkis malpuran akvon.

Mi bezonas forkon.

Malamiko atakas ilin.

Tiu malbonulo portas strangajn vestojn.

Ni trinkis multe da vodko.

Infanoj rigardas plenkreskulojn.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

mi lukin sewi e tomo suli.

seli suno li seli e tomo mi.

jan lili li wile e telo kili.

ona mute li nasa e jan suli.

Se vi bone ekzerciĝis pri la lernindaj vortoj, vi jam lernis kvaronon de la vortoj en Tokipono. Daŭrigu bone!



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29