Leciono 6: Neado. Jes/ne demandoj.

Lernindaj vortoj

ala - ne; neniu; nenio
aleali - ĉiuj, ĉio; la vivo
ken - povi
pali - fari, labori

lape - dormi
musi - amuza, luda, arta; amuziĝi, ludi
sona - scii, koni, kompreni; saĝo, scio
wawa - energia, forta; povo, forto
tan - kialo

Neado

En Esperanto oni metas la neajn vorton "ne" aŭ "neniu", ktp., antaŭ la neatan vorton. En Tokipono oni metas la nean partikulon ala post la koncerna vorto. Ĉe verboj/adjektivoj:

Ĉe substantivoj:

Por "nenio" oni uzas ala sole, ne ijo ala.

ale kaj ali

Tokipono havas du samsignifajn vortojn por "ĉio, ĉiuj". ale estis la pli frua vorto. Sed kelkaj plendis, ke ĝi sonas tro simila al ala, kaj la kreinto de Tokipono faris novan vorton ali. Vi rajtas uzi unu aŭ ambaŭ. Se unu eksuziĝos, tiu eble estos forigita. (Antaŭe estis aliaj alternativaj vortoj, iki kaj nova ona, kaj iki eksuziĝis kaj estis forigita.) Mi uzas ali en ĉi tiuj lecionoj.

ali sekvas la modifitan vorton, same kiel ala.

Memstare, ali signifas "ĉio"; ne uzu ijo ali.

Jes/ne demandoj

Tokipono uzas simplan modelon por fari jes/ne demandon. Jen ekzemploj:

Por demandigi diron, ripetu la verbon post la neita verbo:
  verbo + ala + sama verbo

Respondi al jes/ne demando

Se iu demandas al vi sina wile ala wile moku? ("Ĉu vi volas manĝi?") vi povus respondi,

Por respondi jese, nur ripetu la verbon. Por nei, ripetu la neigitan verbon kun ala. Jen pliaj ekzempoj:

tan kiel substantivo

En la pasinta leciono vi lernis la prepozician uzon de tan. Jen ĝia substantiva uzo. Por esprimi "Mi ne scias kial" vi devus diri ĉi tiel,

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

Ĉu tio estas amuza? - Jes.

Mi foriras. Mi ne diros al vi kial.

Ĉu insekto estas apud mi?

Ĉu frukto plaĉas al vi?

Mi ne povas dormi.

Mi ne volas paroli al vi.

Li ne iris al la lago.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn.

sina wile ala wile pali? -- wile ala.

jan utala li seli ala seli e tomo?

jan lili li ken ala moku e telo nasa.

sina kepeken ala kepeken e ni?

sina ken ala ken kama?

jan utala mute li sona ala e tan utala.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono