gjâ-zym-byn (gzb)

Jen lingvo kiun mi daŭre konstruas por mia persona amuzo, ne kiel kunkuranto de Esperanto, nek kiel mongajnilo kiel la klingona, nek kiel artaĵo kiel kelkaj artaj lingvoj, sed kiel privata psika eksperimento. Mia celo estas krei lingvon, strangan sed lerneblan, kiun mi povas ellerni kreante ĝin, kaj, pensante per ĝi, pripensi aferojn nove se ne novajn. Miaj celoj estas parte similaj al tiuj de Zamenhof, krom la internacieco kaj facila prononcebleco. Mi emas krei multajn vortojn el malgranda radikaro kaj fleksa afiksaro, kiel ĉe Esperanto, ekzemple. Mi ankaŭ kreis la rolmontrilojn (prepoziciojn) kaj ligvortojn (kiaj 'kaj', 'aŭ', 'nek', ktp) kunmete, kiel la korelativojn Esperantajn. Gramatike la lingvo tre malsimilas al Esperanto; nur la alglua eco similas, la vortordo kaj la kategorioj esprimitaj per fleksio estas malsamaj. Semantike, mi plurkampe emas reprezenti miajn proprajn penskategoriojn, nek internaciajn nek usonkulturajn, kaj provi influi miajn kategori-pensojn per invento de novaj signif-dividoj. Fonetike, mi provizis la lingvon per ekzotikaj sonoj, kiujn mi apenaŭ povis elparoli; post plurjara ekzercado mi plejparte sed ne tute fluiĝis pri ili.

Mi ekfaris la lingvon en marto 1998. Dum la unuaj du jaroj, la lingvo estis en tre ŝanĝema stato; mi aldonis kaj forigis plurajn fonemojn, kaj radikale aliigis la gramatikon du aŭ tri fojojn. Mi ankaŭ kreadis novajn radikojn (kaj afiksojn kaj partikulojn), kompreneble. Post ĉirkaŭ du jaroj, mi ekuzis la lingvon por mia taglibro; ankaŭ post tiu tempo, mi ĉefe verkis miajn notojn pri la lingvo en la lingvo mem. (Tial la esperantlingvaj dokumentoj en ĉi tiu sitejo estas tre eksdataj.) Komprenu bone: mi ne uzadas nur gjâ-zym-byn por mia taglibro -- mi ne estas tiel flua en ĝi -- sed mi provas uzi ĝin sufiĉe ofte por resti kaj iĝi pli flua. Mi ja iom fluiĝis en almenaŭ la skriba formo de la lingvo per tiu metodo; foje mi uzas nur gxin en la taglibro dum pluraj sinsekvaj semajnoj, kaj fine re-ekuzas la anglan aux Esperanton kiam mi havas multon por diri en mallonga tempo. Krom la taglibro (kaj malmultaj originalaj rakontoj, kaj pluraj tradukoj), mi ankaŭ uzas la lingvon por preĝado (ĉefe mallongaj ekkriaj preĝetoj, ekz. {*ť o Ќ hǒl mwe}: "ke mia tuta memo iĝu via".

Miaj notoj ĉi-sitejaj pri la lingvo estas mikslingvaj, ĉefe en la angla kaj Esperanto. Mi unue verkis ilin ambaŭlingve por ekcerciĝi ankaŭ en Esperanto, ne intencinte publikigi ilin. Poste brazila retpoŝtamiko petis informon pri la lingvo, kaj mi enŝutis ilin senredakte. Mi poste faris pure anglan version kaj mi iam intencas fari pure esperantan version, sed ĝisdatigo, kaj verko de pli longa eseo pri la historio de la lingvo kaj miaj spertoj pri ĝi, estas pli urĝaj. Notu, ke la esperantlingvaj dokumentoj ligitaj ĉi-sube estas tre eksdataj; la anglaj versioj estas preskaŭ (sed ne tute) ĝisdataj.

Glosaroj

Programetoj

Programetoj, kiujn mi uzis por fari ĉi tiun sitejon: scripts.zip


Mia hejmpaĝo.
Mia artlingva paĝo
Retpoŝu min: jimhenry@pobox.com.

Lasta ĝisdatigo / last update / ₣âl mje θǒ
majo 2010